Café polyglotte sur le net (Language forum)
Vous souhaitez réagir à ce message ? Créez un compte en quelques clics ou connectez-vous pour continuer.

Kial alkoholo estas pli bona ol Esperanto !

Aller en bas

Kial alkoholo estas pli bona ol Esperanto ! Empty Kial alkoholo estas pli bona ol Esperanto !

Message  Invité Mar 16 Mar - 14:59

De Valentin Melnikov :

« Vi ne bezonas parkerigi multajn vortojn : ĉio estas skribita sur la botelo.
Vi povas uzi ĝin ankaù sen kunparolantoj.
Vi ne bezonas pagi kotizon al la landa asocio.
Parolante vi povas ne uzi akuzativon.
Ne ekzistas problemo kun ĉapelitaj literoj.
Ne necessas longe klarigi al najbaroj la elekton de tia hobio.
Vi multe pli facile trovos samideanojn.
Por trovi bonan kompanion, vi ne devas veturi al alia mondparto : kluboj troviĝas ĉe ajna stratangulo, kongreson eblas okazigi ajnamomente.
Plezuro aperas tuj, ne post kelkmonata prepariĝo.
Plejverŝajne vi ne restos eterne komencanto, sed konstante progresos kaj neniam paneos.
Vi ne bezonas zorgi pri identigilo : verdan stelon ne necesas aĉeti kaj ĝi povas perdiĝi. Sed la ruĝa nazo ĉiam estos kun vi.
Eĉ kesto da brando kostas malpli ol PIV.
Ne necesas esti kapabla esprimi ĉion, nek eĉ esprimi ion kulture originalan kaj internacie valoran.
Plie vi fajfas pri ĉiuj manifestacioj, kaj
LA FINA VENKO JAM OKAZIS ! »

Transskribita el elsendo de Radio Verda, Vankuvero, Kanado.

Invité
Invité


Revenir en haut Aller en bas

Revenir en haut

- Sujets similaires

 
Permission de ce forum:
Vous ne pouvez pas répondre aux sujets dans ce forum