Café polyglotte sur le net (Language forum)
Vous souhaitez réagir à ce message ? Créez un compte en quelques clics ou connectez-vous pour continuer.

Dr House sukuras germanon

Aller en bas

Dr House sukuras germanon Empty Dr House sukuras germanon

Message  didje Ven 7 Fév - 17:00

Serio « Dr House » helpis solvi medicinan enigmon.

La kazo de germano, sen antaŭaj gravaj sanproblemoj konataj, restis mistero, ĝis kiam la serio « D-ro House » ekvidigis traireblan vojon.
Foje fikcio kaj realo kunfandiĝas. Kun gravega kaj egale neklarigebla kor-malforteco, febro sen konata deveno, zorgiga ekperdo de la vid-kaj-aŭd kapabloj, ezofaga inflamo, la kazo de germana 55-jara paciento sen antaŭaj zorgigaj sanproblemoj daŭre mistifikis.

Ĝis kiam profesoro de la Universitata Kliniko de Marburg ekvidis similecon kun kazo pritraktita en epizodo de la serio « Dr House », ligita al malprobabla kobalta veneniĝo.

« Serĉante kialon, kiu kunligus la diversajn simptomojn, kaj rememorante epizodon de la televida serio « Dr House », uzitan kiel lernilon por medicin-studentoj, ni eksuspektis toksiĝon per kobalto ».

Lia kurac-dosiero malplenis, ekster la anstataŭigo de la 2 koksoj per protezoj. Novembre 2010, lia maldekstra protezo rompiĝis kaj estis ŝanĝita kontraŭ metala protezo. Post 6 monatoj, la viro, ĝis tiam bonfarta, eksuferis kun neklarigeblaj simptomoj, range de ezofagaj refluoj ĝis korproblemoj.

Post la elpensa kunligo kun la televida kazo, radiografiaĵo ekmontris metalajn rubaĵojn en la kokso, dum sang-kaj-urin-elprenoj rivelis toksadon kobaltan kaj kromian, tiuj metaloj uzataj por protezoj.
Kobalta toksiĝo estas, de pli ol 50 jaroj, bone konata kialo al kor-miopatio, sed precipe koncernas la laboristojn de ŝtalfabrikoj, ĉirkaŭitajn de la metalo aŭ venenitajn pro nutraĵoj aŭ trinkaĵoj akcidente enhavantaj kobaltajn spurojn.

La anstataŭigo de la difektita protezo ebligis la malplialtiĝon de la kobalta kaj kromia sang-elcentoj kaj forte reduktis la korproblemojn de la paciento. « Mi estis bonsanĉa malkovri tion dank’al D-ro House. Tio ĉi elmontras, ke bone elpensita distraĵo kapablas ne nur distri kaj instrui, sed ankaŭ savi vivojn », diris la profesoro.

Tradukis Didje. Fonto : RTL – 7 Feb. 2014
didje
didje

Messages : 45
Lieu : Boulogne-sur-Mer
Langues : Espéranto Gb Fr (Langue maternelle),

http://didesper.free.fr

Revenir en haut Aller en bas

Revenir en haut

- Sujets similaires

 
Permission de ce forum:
Vous ne pouvez pas répondre aux sujets dans ce forum